Brazila Spiritisma Federacio

Igrejas/Instituições Religiosas

Use um leitor de QR code ou acesse https://pwa.app.vc/brazila_spiritisma_federacio pelo celular

Brazila Spiritisma Federacio (FEB, mallongilo en la portugala lingvo) celas stimuli la studadon, praktikadon kaj diskonigadon de Spiritismo, surbaze de la bazaj verkoj de Allan Kardec kaj de la Evangelio de Jesuo. Ĝi subtenas la uzon de Esperanto kiel ilo por la tutmonda kunfratiĝo.

FEB estis fondita la 2-an de januaro 1884, en Rio-de-Ĵanejro, de Augusto Elias da Silva. La historio de FEB estas sindediĉado al diskonigado kaj al la servado al la Doktrino kodigita de Allan Kardec. Ekdekomence la Institucio firmiĝis ĉe la sekura orientiĝo strikte ligi Spiritismon al la Evangelio, du etapoj de la Revelacio malproksimaj en la tempo sed konverĝantaj kaj kompletigaj, kiel klare reliefiĝas el la kunteksto de la Kodigado.

Denunciar este App Suporte